Gábor Graff

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Graff, laŭ hungarlingve kutima nomordo Graff Gábor estis hungarlandana pastro, monaĥo, profesoro. (Pri la nacieco mankas informoj.)

Gábor Graff [1] naskiĝis la 23-an de marto 1696 en Moravio en Příbor. Li mortis la 23-an de majo 1759 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Graff aliĝis al la jezuitoj en 1713 en Nagyszombat, li frekventis jezuitan gimnazion en Trencsén, poste li studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li ricevis diplomojn el filozofio kaj teologio. Post siaj studoj li instruis samloke en la universitato, post jaroj en Kassa, kie en 1737 li estis dekano. Li revenis instrui en Nagyszombat, kie li estis rektoro inter 1739/40–1745/46 [2]. Li estis lektoro en Pozsony, fine presejestro en Kassa. Resume li estis pedagogo 46 jarojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Panegyris D. Francisco Xav. adornata (1722)
  • Lustra Pannonici... (1730)
  • Problema philosophium orbis litterati judicio propositum (1731)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.