Gábor Karádi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Karádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Karádi Gábor, angle Gabor M. Karadi estis hungara-usona inĝeniero, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2001).

Gábor Karádi [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1924 en Budapeŝto kaj mortis tie la 19-an de decembro 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Karádi frekventis militakademion en sia naskiĝurbo. En 1944 li iĝis leŭtenanto kaj fervoja fakulo. Dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito en Sovetunio, kie li rajtis hejmenveni nur en 1947. Poste li plulernis en universitato en Budapeŝto, ekde 1950 li eklaboris samloke en la universitato sub gvidado de Emil Mosonyi. Inter 1954-1957 li havis postenon en ĵus fondita instituto. En 1964 li doktoriĝis. Ekde 1963 li instruis en universitato de Kartumo, baldaŭe en diversaj universitatoj de Usono. En Usono li estis katedrestro ĝis la emeritiĝo en 1997. Li okupiĝis precipe pri hidroelektraj centraloj kaj hidraŭliko. Li ricevis usonan premion en 1989.

Ĉefverko[redakti | redakti fonton]

  • Hydropower design guidelines (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]