Gógánfa
Gógánfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Sümeg.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 13 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.0227/17.1843
- Loĝantaro: 790
- Poŝtkodo: 8346
- Telefonprefikso: 87
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Marcal, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Tapolca-Celldömölk. Sümeg troviĝas 10, Zalaszentgrót 15, Tapolca 30, Veszprém 80 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1281 en formo "Gógánfalva". Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis. En 1951 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.