HIV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HIV (Homa Imuno-nesufiĉestiga Viruso) estas retroviruso kiu atakas la imunan sistemon, kaj kiu kaŭzas aidoson.

Eta malplimulto da sciencistoj asertas ke ne ekzistas formala pruvo pri ligo inter HIV kaj aidoso, kaj eĉ pri la ekzisto de HIV mem.

HIV malsanigas infektante la ĉelojn de la tipo T CD4+. Tiuj ĉeloj estas subaro de la leŭkocitoj, t.e. blankaj globuloj, kiuj normale kunordigas la imunan respondon al ĉiu infekto. Reproduktiĝante pere de tiuj ĉeloj, HIV disiĝas tra la organismo, samtempe detruante tiujn ĉelojn kiuj defendas la korpon. Kiam la kvanto de ĉeloj de la tipo T CD4+ iras sub certan sojlon, la korpo fariĝas vundebla de malsanoj kontraŭ kiuj la korpo normale povas sin defendi. Tiuj infektoj kaŭzas morton.

HIV reproduktas sin jene:

Viruso ne povas vivteni sin memstare, ĉar ĝi ne havas propran metabolon. Ĝi bezonas por replikado gastigantan ĉelon. La gastiganta ĉelo por HIV estas la plej gravaj ĉeloj de la homo: la tielnomataj T-ĉeloj de nia imuna sistemo. La T-ĉeloj havas la taskon, protekti nian korpon kontrau atakoj de fremdaj bakterioj, virusoj kaj parazitoj. Se mankas la T-ĉeloj en nia sango, la homa korpo malsaniĝas.

Por ataki la T-ĉelon, la HI-viruso bezonas ricevantojn. La viruso unue sin ligas al la tielnomata ricevanto gp120 de la T-ĉelo. Por poste penetri en la T-ĉelon ĝi ankorau bezonas plian ricevanton, kiun oni nomiĝas CCR5. Post la fuzio kun la T-ĉelo, la viruso ellasas en la ĉelon siajn proprajn enzimojn. La viruso kunportas tri enzimoj, kiuj havas siajn specialajn taskojn en la replikado de la viruso. La encimoj estas: la renversa transskribazo, la integrazo kaj la proteinazo.

Unue la renversa transkribazo tradukas la genetikan informon de la virsuo tiel ke la T-ĉelo povas kompreni ĝin. La genetika informo de HI-viruso estas skribita sur tielnomata RNA = RiboNukleata Acido. Kaj la genetika informo de la homa T-ĉelo estas skribita sur tielnomata DNA = DeoksiriboNuklea Acido. Do, la renversa transskribazo transskribas la virusan RNA al la T-ĉela DNA.

Due la integrazo enplektas la transskribitan virusan RNA en la genetikan informon de la T-ĉelo. Post tio la T-ĉelo rekonas la virusan kromosomon kiel ĝian propran. Kaj la T-ĉelo nun nur produktas virusan genetikan informon. La T-ĉelo ne plu estas libera produkti substancojn por si mem.

Trie la proteinazo distranĉas la produktitajn virusajn informojn en virusajn pecojn. Do, el la ĉenoj, kiujn produktis la T-ĉelo, la proteinazo tranĉas la virusajn enzimojn renversa transskribazo, integrazo kaj proteinazo. Poste novaj virusoj sin formas kaj forlasas la T-ĉelon. Ĉar la T-ĉelo ne plu povas produkti proprajn substancojn, ĝi iam mortos.

(Pardonu al mi la tre simplan priskribon. Vidu ankau SsRNA retroidoviruso - tie vi trovos bildon de la Infekt-procezo .)