Hans Rott

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans Rott (n. 1-an de aŭgusto 1858 en Braunhirschen, hodiaŭ en Vieno; m. 25-an de junio 1884 Vieno) estis aŭstra komponisto kaj orgenisto.

Verkaro

La simfonion E-maĵora de Rott, kiel liaj aliaj verkoj gardataj ekde 1950 en la Aŭstra Nacia Biblioteko, prilaboris Paul Banks en la 1980-aj jaroj, publikis ĝin kaj prezentis unuan fojon en 1989 en Usono. Estas surprize modernaspekta verko, kiu anticipas elementojn el la simfonioj de Gustav Mahler. La komponaĵo ekestis samtempe kun la unua versio de la kantato Das klagende Lied de Mahler kaj naŭ jarojn antaŭ la unua prezentado de ties unua simfonio. Mahler estis kunlernanto de Rott en la kompoziciklaso de Krenn; li konis kaj ŝatis la verkaron de Rott kaj starigis ĝin - laŭmemoroj de Natalie Bauer-Lechner – konscie kaj apreze en ligon kun sia propra kreado. Ĉiuj komponaĵoj de Rotts estas postlasitaj, dumvive nepublikitaj verkoj. Dum kiam Mahler povis forigi aŭ prilabori siajn studo- resp. junaĝoverkojn en pli postaj jaroj, Hans Rott ne havis ĉi tiun ŝancon fronte al la postsekva akcepto.

Literaturo

  • Uwe Harten (Hrsg.): Hans Rott (1858-1884). Biographie, Briefe, Aufzeichnungen und Dokumente aus dem Nachlaß von Maja Loehr (1888-1964). Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2000, ISBN 3700129432
  • Heinz-Klaus Metzger, Rainer Riehn (Hrsg.): Hans Rott – Der Begründer der neuen Symphonie. Mit Beiträgen von Helmuth Kreysing, Frank Litterscheid und Maja Loehr. Musik-Konzepte 103/104, München 1999, ISBN 3-88377-608-4
  • Helmuth Kreysing, Frank Litterscheid: Mehr als Mahlers Nullte! Der Einfluß der E-Dur-Sinfonie Hans Rotts auf Gustav Mahler. In: Heinz-Klaus Metzger, Rainer Riehn (Hrsg.): Gustav Mahler – Der unbekannte Bekannte, Musik-Konzepte 91, München 1996, S. 46 ff., ISBN 3-88377-521-5

Eksteraj ligiloj