Hasle-Rüegsau
Aspekto
Hasle-Rüegsau estas nomkombino de la du najbaraj politikaj komunumoj, kiuj estas disigitaj per la rivero Emme,
- Hasle ĉe Burgdorf (komunumo en distrikto Burgdorf en Kantono Berno en Svislando) unuflanke, kaj
- Rüegsau (komunumo en distrikto Trachselwald en Kantono Berno en Svislando) aliflanke.
La du komunumoj kutime estas konceptitaj kiel unueca loko, kaj multaj eksteruloj tute ne scias, ke temas pri du sendependaj komunumoj. La komunuma stacidomo, kiu situas sur la teritorio de Hasle, portas la nomon Hasle-Rüegsau, la komunumoj dividas sian poŝtoficejon kaj sekundarlernejon, kaj ankaŭ sian retejon la du komunumoj prezentas komune.