Heinkel He 51

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heinkel He-51)
He 51B de la Bulgara Aerarmeo
He 51C de la 3/J 88 Adolf Galland -Legión Cóndor- en la Hispana Enlanda Milito.

La Heinkel He 51 (He 51) estas biplana ĉasaviadilo de Heinkel, kiu servis en la Germana Aerarmeo (Luftwaffe) meze de la 1930-aj jaroj. La totala produktado de la He 51, en ĉiuj versioj, estas de ĉirkaŭ 800 aparatoj konstruitaj de Heinkel, Arado, Erla kaj Fieseler.

Post malmulte da tempo la He 51 iĝis eksmodaj, kaj inter 1937 kaj 1938 ili estis retirataj de la Jagdgeschwader (ĉasaviadilgrupoj) de la Luftwaffe kaj estis uzataj nur por taskoj de trejnado dum granda parto de la Dua Mondmilito. La last versio laŭnombre grava estis la He 51C-1, destinata al misioj de atako al grundo, por kio ĝi alportis ŝarĝeton de bomboj.