Helpo-Diskuto:Babelejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi verkis ĉi tiun helpopaĝon pro priskribi la nunan staton de la Babel-projekto kaj konsili plej bonajn manierojn evoluigi ĝin. La projekto entenas disajn iniciatojn kiuj iom kontraŭdiras unu la alian. La helppaĝo helpu kompreni kio ekzistas kaj eventuale forigi tion kio ne taŭgas. Por samaj celoj foje ekzistas du aŭ pli da eblecoj. Iuj estas preferindaj al aliaj. Iuj eĉ entenas gravajn malavantaĝojn. Ni celu iam atingi pli klaran ordon por ke ĉiu pli bone komprenu kiel ĉio funkcias kaj povu partopreni je kiu ajn nivelo (uzo de la uzulaj ŝablonoj, kreo kaj ordigo de novaj, plibonigo de la tuta sistemo). Ĉi tiu unua redakto de la helppaĝo estas nur la unua paŝo por tiu dezirinda plibonigo. Arno Lagrange @ 16:06, 14. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Dankon pro via ordigo de la helpaj informoj pri nia Babelejo. Mi jam uzis tion por fari similaĵon en la suprasoraba vikipedio. Sed kelkfoje mi devas cerbumi, ĉar la ŝablonaro estas tre malsama al nia. Kore --Tlustulimu 16:12, 14. Nov 2008 (UTC)

Kio estas la kodo por la panjabi?[redakti fonton]

Mi povas paroli la panjaban iomete kaj mi volas inkluzivi ĉi-tiun informon en mia uzantpaĝo. Laŭ mia scio, la plej ofta lingvo-kodo por la panjaba estas "pa", kaj mi ankaŭ provis uzi "pu" kaj "pn", sed ne sukcesis.


Se oni povas helpi min, mi estus tre dankema :) Vermulo (diskuto) 22:43, 6 maj. 2023 (UTC)[Respondi]