Henriko de Huntingdon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henriko de Huntingdon (n. ĉ. 1080, m. post 1154) estis angla historiisto.

Vivo

Pri lia vivo oni scias malmulte. Li edukiĝis en luksaj cirkonstancoj inter la domanaro de episkopo de Lincoln, la plej riĉa eklezia kortego de Anglio. Li estis ĉedekano de la diocezo de Lincoln ekde 1110.

Verkoj

Lia ĉefa verko estas Historia Anglorum (Historio de la angloj), kiu pritraktas la historion de Anglio de la plej fruaj epokoj ĝis ĉ. 1154 kiam Henriko la 2-a heredis la regnon. La verko estis komisiata de episkopo de Lincoln, kaj Henriko uzis antaŭajn historiojn (inkl. tiujn de Bede), la anglosaksan kronikon, kaj anglosaksajn poemojn.

Inter aliaj verkoj estas leteroj, kaj longa poemo, De contemptu visibilum (Pri la malestimo de mondaĵoj) - kvankam ŝajnas ke li mem dumvive havis riĉaĵojn.

Kiel junulo, li verkis poemojn kaj epigramojn.