Henry Watson Fowler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henry Watson FOWLER (naskiĝis la 10-an de marto 1858; mortis la 26-an de decembro 1933) estis brita instruisto, vortaristo kaj komentisto pri la uzo de la angla lingvo. Li memorindas pro siaj verkoj A Dictionary of Modern English Usage kaj Concise Oxford Dictionary, kaj estis nomita de The Times "vortarista genio".

Post edukado ĉe la universitato de Oksfordo Fowler laboris kiel lerneja instruisto antaŭ ol eklabori en Londono kiel libera aŭtoro kaj ĵurnalisto, sed li ne estis tre sukcesa. Kun sia frato Francis George Fowler li ekpublikigis ekde 1906 gramatikajn, stilajn kaj vortarajn librojn. Post la morto de sia frato en 1918 Henry W. Fowler kompletigis la verkojn pri kiuj ili kunlaboris kaj eldonis novajn verkojn.

Referencoj

Bibliografio

  • Burchfield, Robert, 3rd ed. Modern English Usage, Oxford University Press, 1996, ISBN 0-19-869126-2
  • Coulton, G. C.. H. W. Fowler. The Society for Pure English, Tract no. 43, 1935, a memoir by his friend and former colleague at Sedbergh School
  • Fowler, H. W. Modern English Usage, Oxford University Press, 1926, Wordsworth Edition reprint, 1994, ISBN 1-85326-318-4
  • Gowers, Sir Ernest., 2nd ed. Modern English Usage, Oxford University Press, 1965
  • McMorris, Jenny, The Warden of English: The Life of H.W. Fowler, Oxford University Press, 2001. ISBN 0-19-866254-8
  • Onions, C. T. (ed). Shorter Oxford Dictionary, first edition, Oxford University Press, 1933
  • Sheidlower, Jesse. "Elegant Variation and All That". Review of The New Fowler's Modern English Usage, by H. W. Fowler and ed. R. W. Burchfield. Atlantic Monthly, December 1996: 112–118, http://www.theatlantic.com/issues/96dec/fowler/fowler.htm.

Eksteraj ligiloj