Hidroformiliigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hidroformiligo)

Hidroformiliigookso-sintezo estas industria procezo por produktado de aldehidoj kaj alkenoj. La procezo estis disvolvita de la germana kemiisto Otto Roelen (1897-1993), kiu malkovris la reakcion sur kiu baziĝas la procezo dum esploroj pri la Procezo Fischer-Tropsch. La kemia reakcio envolvas la aldonon de formila grupo (CHO) kaj unu hidrogenatomo al karbona-karbona duobla ligilo.

Hidroformiliigo de alkeno.

La hidroformiliigo estas grava industria procezo, ĉar ĝi permesas la formiĝon de nova karbona-karbona ligilo facile konvertebla en aliajn funkciajn grupojn, kiu igas ĝin grava peretapo en multpaŝaj procezoj.