Historia Muzeo (Pjongjango)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia Muzeo en Kim Il-sung Placo

La Historia Muzeo en la Nord-Korea ĉefurbo Pjongjango estas muzeo de la historio de Koreio el la Ŝtonepoko al la japana kolonia periodo . Ĝi estas unu el la plej gravaj muzeoj de la urbo.

Historio

La muzeo estis fondita en decembro 1945 kaj komence lokita la muzeo en la Moran Monteto . La muzeo ŝanĝis lokon en 1977 al la Kim Il-sung Placo ,oriente de Sungri Strato .

La muzeo en 1988

Ekspoziciejo

La ekspoziciejo enhavas proksimume 4000 artikolojn, inkluzive pentraĵojn, vestaĵojn, armilojn, juvelojn, ŝipo-modelojn, monerojn kaj historiajn leterojn.