Hod-el-Garbi
Hod-el-Garbi (arabe ولاية الحوض الغربي|) estas la oka el la 13 regionoj de afrika lando Maŭritanio.
Ĝi situas mez-sude kaj limas al maŭritaniaj regionoj Tagant en la nordo, Hod-eŝ-Ŝarki en la oriento kaj Assaba en okcidento kaj limas al lando Malio en la sudo.
La ĉefurbo estas Ajun-el-Atrus. Hod-el-Garbi estas dividata je kvar subregionoj nome Tamĉeket, Tintane, Ajun el-Atrus kaj Kobenni.