IrDA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IRD)

IrDA (mallongigo de Infrared Data Association) estas

  1. Titolo de internacia asocio normigata sendratan interfacon uzantan elektromagnetajn ondojn kun ondolongo inter 800 nanometroj kaj 1 mm.
  2. Nomo de normo de sendrata seria duon-dupleksa interfaco por transdono de datenoj laŭ principo punkto-al-punkto.

Teknika priskribo[redakti | redakti fonton]

La interfaco uzas por la transdono elektromagnetajn ondojn de infraruĝa parto de lumo. Radiilo por Ir-konekto estas lumdiodo, havanta pinton de povumo ĉe 880 nm. La lumdiodo produktas konusforman radiadon kun angulo ĉirkaŭ 30°. Por ricevilo estas uzatata PIN-diodo, efike akceptanta Ir-radiojn en konuso de 15°. Bona kunligo estas inter du aparatoj, kies distanco ne estas pli ol kelkaj metroj. Ir-interfacon uzas multaj aparatoj: printiloj, poŝtelefonoj, poŝkomputiloj, tekokomputiloj ka.

Realigo[redakti | redakti fonton]

  • Unua normo, oficialigita de asocio IrDA en 1994 j, ricevis nomon IrDA 1.0. Nun estas uzata normo IrDA 1.1. Tamen ankaŭ estas uzataj sistemoj far firmaoj Hewlett-Packard - HR-SIR kaj Sharp - ASK IR. Ekzistas ankaŭ tn IrDA FIR (Fast Infral Red).
  • IrDA SIR (Serial Infra Red) estas malsinkrona interfaco kaj havas rapidecon 9,6-115,2 Kb dum sek.
  • IrDA FIR (Fast Infra Red) estas sinkrona interfaco kaj havas rapidecon ĝis 4 Mb dum sek.
  • por konekto al komputoro estas uzataj interfacoj RS-234C kaj USB.
Tavoloj