Idolo de Ŝigir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ligna idolo el la Ŝigir-pluvmarĉo
(Hejma Muzeo de Jekaterinburg).

La Idolo de Ŝigir estas kvin metrojn alta antropomorfa ligna (el lariko) idolo el la Ŝigir-pluvmarĉo, kiu estis malkovrita en januaro de 1890 en torfa tavolo ĉe vilaĝo Kalata en proksimo de Kirovgrad, norde de Jekaterinburg, Rusio. Oni datas ĝin laŭ radiokarbona analizado el 2015 je ĉ. 9000 a.K.

La ornamita paliso estas pruvaĵo pri mezolitika lignoprilaboro. Oni trovis en la Ŝigir-pluvmarĉo pli ol 3000 ĉasarmilojn, fiŝkaptilojn kaj ilojn el korno kaj osto.

La idolo estas skulptita el larika ligno. Kiel identigita de la jar-ringoj, la arbo estis almenaŭ 159 jarojn aĝa. Oni uzis ŝtonajn ilojn por skulpti la markojn. La kapo reproduktas vizaĝon kun okuloj, nazo kaj buŝo. La korpo estas plata kaj rektangula. Geometriaj motivoj ornamas ties surfacon. Horizontalaj linioj je la nivelo de la ventro povas reprezenti ripojn kaj V-liniojn por kovri reston de la korpo. Kune kun la vizaĝo ĉe la supro, pluraj vizaĝoj estas videblaj ĉe diversaj areoj laŭ la skulptaĵo.