Ignostikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ignostikismo estas la vidpunkto ke la demando pri la ekzisto de Dio estas sensignifa ĉar la terminoj estas "klare ne malpruveblaj" kaj "baze nekompreneblaj".[1] Por la ignostikano, la deklaraĵo "Dio ekzistas" ne estas propozicio (diraĵo kio povas esti vera aŭ malvera) sed kontraŭe estas sensenca kiel "mizaris la maldikdudelfoj".[2]

Termino

La termino ignostikismo estis farita de rabeno Sherwin Wine, fondinto de la Societo por Homarisma Judaismo.

Teologio

Ignostikismo falas sub la kategorio de sendiismo. Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas", agnostikano dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne", kaj ignostikano dirus "Mi ne scias kion tio signifas, kiam vi diras 'Dio ekzistas'".

En la citaĵo sub "Dio" en la Gvidilo al Homarisma Judaismo, eldonita de la Societo por Homarisma Judaismo, ignostikismo estas difinita tiel: "trovanta neniom da signifo en la demando pri Dia ekzisto ĉar nenio pruvebla rezultas de ĝi."[3] Ĉi tiu uzo de la termino "pruvebla" estas konsekvenca kun logika pozitivismo kaj indikas ke la vorto "Dio" estas sensignifa ĉar la preciza difinaĵo de Dio kiel "estaĵo" mankas.

Notoj

  1. Kurtz 1992, p. 196
  2. Ĉi tiu frazeto estas sensencaĵo el la poemo "Ĵargonbesto" el la 1871-a libro de Lewis Carroll, Tra la Spegulo
  3. God. Guide to Humanistic Judaism. Society for Humanistic Judaism. Alirita 2007-02-16.