Ikario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ikario - (helene Ἰκάριος, latine Icarus) estis en la helena mitologio nomo de du viroj:

Ikario - vinfaristo[redakti | redakti fonton]

Laŭ malnovaj mitoj Ikario estis atena terkulturisto. Li estis tiu homo, kiu de la dio Dionizo ricevis la unuan arbusteton de vito kaj ankaŭ instruon kiel kultivi ĝin kaj kiel produkti vinon el ĝi. Ke ĝuste li estis tiel honorigita, li povis danki al sia bona karaktero, ĉar li volonte gastigis nekonatan pilgrimanton, en kiu li fine ekkonis la dion Dionizon.

Ikario bone lernis kultivi viton kaj ankaŭ prilaboradi ĝin. Li famiĝis ne nur en sia naskiĝurbo, sed ankaŭ en multaj proksimaj kaj malproksimaj regionoj kaj landoj. Pro tio estas ironio de la sorto, ke li mem fariĝis la unua viktimo de drinkemo. Okazis, ke li proponis kruĉon da vino al paŝtistoj kaj tiuj pro nekonateco senpripense trinkis, ĝis ili tute ebriiĝis. Ili ne sentis sin bone kaj konjektis, ke Ikario donis al ili venenon, volante venenigi ilin. Ne atendante iun klarigon ili mortigis lin. Filino de Ikario Erigono pro bedaŭro pendigis sin. Oni diras, ke la dio Dionizo Ikarion, Erigonon kaj ilian hundon prenis ĉielen kaj kreis konstelaciojn "Virgulino" kaj "Granda Hundo"

Ikario - patro de Penelopo[redakti | redakti fonton]

Alia Ikario estis filo de sparta reĝo Periero kaj lia edzino Gorgofono. En kverelo pri regado en Sparto li kun sia frato Tindaro estis forpelitaj. Ikario fariĝis reĝo en Akarnanio, lia filino estis Penelopo, estonta edzino de itaka reĝo kaj granda heroo Odiseo.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

Sceno el "vizito de Dionizo ĉe Ikario" konserviĝis sur multaj vazaj pentraĵoj kaj reliefoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Íkarios en la ĉeĥa Vikipedio.