Inercia forto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko, inerteca forto estas forto kiu estiĝas en neinerteca referenckadro, kie ĝi ŝajnas efiki tute same kiel la aliaj fortoj. Ĝi ankaŭ nomatas ŝajnforto, aŭ fikcia forto, ĉar ĝi ne fontas el efektiva fizika interago inter korpoj, sed estiĝas pro la akcelo de la referenckadro rilate al inerteca referenckadro.

Foje, fizikaj problemoj pli facile solveblas en neinerteca referenckadro; tiam oni devos enkalkuli inertecajn fortojn, por ke la inerteca principo povu aplikiĝi ankaŭ en la neinerteca sistemo. Ekzemple, ofte komforta referenckadro estas la supraĵo de Tero, kiu tamen ne inertecas pro la turniĝo de la planedo: tial ekestas inertecaj fortoj, kiel ekzemple la forto de Coriolis, kiu ludas gravan rolon en veterscienco ĉar ĝi rimarkinde influas la horizontalan movon de aeramasoj en la atmosfero.