Saltu al enhavo

Integriĝo de Pasinta Realeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Integriĝo de Pasinta Realeco (angle Past Reality IntegrationPRI) estas speco de psiĥoterapio, disvolvita en 2000 de magistro Ingeborg Bosch. Ŝi studis psikologion en la universitato de Amsterdam kaj inspiriĝis per la ideoj de psikanalizistino Alice Miller kaj terapiistino Jean Jenson kaj ankaŭ de orientaj idearoj. Depost la lanĉo la terapio disvastiĝas, precipe en Nederlando.

Bosch konstatas ke ĵusnaskito tute dependas de plenkreskuloj por la plenumo de siaj bezonoj kaj nur iom post iom povas mem plenumi ilin. Plenkreskuloj ofte ne komprenas kion infanoj bezonas kaj do multaj bezonoj ne plenumiĝas. Por infano la neplenumita bezono povas aspekti vivminaca. Ekzemple kiam bebo vidas la malaperon de sia patrino. Supozeble la patrino provas konsoli dirante ke ŝi baldaŭ revenas sed ne konscias ke ŝia bebo ne jam havas nocion pri tempo. Por travivi tiajn timojn kaj dolorojn, la infano forpuŝas la realan situacion kaj ŝanĝas sian realecon en iluzion per defenda reago. Por kompreni tiun proceson oni povas kompare pensi pri situacioj en koncentrejoj, kie evidentis per raportoj de postvivintoj, ke tiuj homoj, kiuj kreis al si iluzian mondon havis pli da ŝancoj por travivi la kruelegajn situaciojn ol tiuj, kiuj restis realismaj. La timoj de la infanoj fiksiĝas en la migdalformaj partoj de la hipokampo, cerboparto, kiu notas emociajn spertojn kaj mastras niajn rapidajn reagojn en kazo, kiu necesigas defendon aŭ fuĝon.

Kiam infano estas proksimume unu kaj duona jaroj ekdisvolviĝas la kogna kapablo en la kortiko kaj la infano iom post iom pli rezonas pri siaj faroj kaj reagoj. La kortiko ne havas rektan rilatoj kun la hipokampo. Kiam oni iĝas plenkreska ofte okazas strangaĵo : kiam iu ago, persono aŭ situacio (Simbolo - S) pensigas pri traŭmatiga situacio el la infana tempo, la migdalformaj cerbopartoj rekonas ĝin kaj provokas neracian reagon. Tio signifas ke plenkreskulo koleras, timas, tristas, forkuras ... en situacioj, kiuj tute ne estas minacaj ! La proceso okazas nekonscia kaj la persono kredas ke lia reago estas prava kaj okazas pro situacio en la nuntempo. Tiaj reagoj kaŭzas neniigajn reagojn kiaj timo, streĉiteco, kolero aŭ manio. PRI montras eblecon por rekoni tiajn simbolojn kaj la sekvajn defendajn reagojn kaj zorgi ke tiuj infanaj spertoj ne malhelpu nian plenkreskan funkciadon.

Bosch distingas Infanan Konscion (IK), la loko en nia menso, kie kolektiĝis minacaj spertoj el la infana tempo, viditaj per infanaj okuloj ; la Plenkrekulan Konscion (PK), kie kolektiĝas impresoj el la plenkreskula tempo, kiuj estas taksataj laŭ ilia nuntempa signifo kaj inter ili muro de neadoj kaj Defendaj mekanismoj (D). En certa momento nia PK konfrontiĝas kun Simbolo (S), kaj ĝi tuŝas rememoron el la IK. La rememoro provokas neracian reagon, tamen restas nekonscia kaj tuj funkciigas la neadon de la reala situacio kaj D.

Baza aksiomo de la terapio estas ke ĉiu plenkreskulo povas akcepti respondecon por ĉiuj siaj sentoj, agoj kaj komprenpovo (anstataŭ indiki la respondecon ĉe aliaj homoj).

La terapio baziĝas sur konstato ke ĉiuj gepatroj kaj edukantoj faras erarojn pro rifuzo por plenumi la bezonojn de infanoj au pro nekompreno, sed tio tute ne signifas ke ĝi okupiĝas pri kulpigoj kaj riproĉoj.

La terapio baziĝas sur ekvilibra atento inter niaj sentoj, nia kogno kaj nia konduto.

Defendomekanismoj

[redakti | redakti fonton]

PRI distingas 5 defendomekanismojn en 3 niveloj :

Neado de Bezonoj : ekz. persono tre ekvilibra, ŝajne sen problemoj sed ankaŭ sen emocioj. Plej malfacile traktebla.

Sub tiu nivelo ĝi distingas:

Falsa espero : ekz. aktivega persono, kiu plej okupiĝas pri la atendoj kaj bezonoj de aliaj.

Falsa potenco : ekz. kritikema persono, kiu emas koleri kaj insulti.

Sub tiu nivelo:

Primara defendo : ekz. persono al kiu mankas energio kaj memfido.

Sub tiu nivelo:

Timo: ekz. Panikemulo, fobiulo.

Ĉiu individuo uzas ĉiujn 5 mekanismojn, sed ĉiu ja havas iun preferon.

La terapio indikas kiel eblas trovi la defendomekanismojn kaj montras vojon por rekontakti la iamajn infanajn dolorojn, por retravivi ilin kiel eble plej intense ĝis la doloro forinundas, tamen en la klara konscio ke temas pri iu pasinta bezono, kiu ne plu estas plenumebla kaj ankaŭ ke temas pri travivaĵo tute sendanĝera en la nuntempo.

La terapio okazas en 5 fazoj:

1. Memobservado.

2. Rekoni Simbolojn.

3. Inversigi la defendomekanismojn.

4. Regresoj, tio estas ree sperti la infanajn suferojn.

5. Duala konscio, kiam iamaj infanaj traŭmatigaj spertoj ne plu influas la funkciadon de la nuntempa vivo.

Memstara spertado

[redakti | redakti fonton]

Ingeborg Bosch instigas interesitoj por memstare sperti la PRI-teknikon. Por permesi tion ŝi verkis 4 librojn kaj DVD-on en la nederlanda. Haveblas tradukoj en la franca (3 titoloj), en la angla (2) kaj en la itala (1). Evidentas ke la plimulto bezonas la helpon de terapiisto. Provizore ili nur troveblas en Nederlando, Flandrio kaj Francio. Sed eblas telefonaj konsultadoj en la angla.

Esplorado

[redakti | redakti fonton]

La unuaj esplorrezultoj de longdaŭra scienca studo pri la efikoj de PRI-terapio de la universitato de Maastricht montriĝis pozitivaj. Sed la esplorprojekto ne jam finiĝis.

PRI kaj Ingeborg Bosch, kiu disvolvis la PRI, estis kritikita de Alice Miller [1] [2] [3] [4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]