Internacia Komerca Ĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia Komerca Ĉambro estas sendependa neprofita organizo, fondita en 1919 kaj unuiganta nuntempe milojn da entreprenoj, asocioj kaj kompanioj el 140 landoj. Ĝi helpas solvi la aktualajn problemojn kiuj staras antaŭ la afereca komunumo. IKĈ estas forte ligita al tiuj internaciaj organizoj kiel UN, MOK, Monda Banko kaj aliaj, estante kolektiva konsulta organo por ili.

La ĉefa celo de IKĈ estas kreskigi estimon al la superaj normoj de la internacia komerca etiko. La agado de IKĈ estas direktita al la solvo de la plej aktualaj demandoj, inter kiuj estas ellaboro de unuigitaj reguloj kaj normoj por komerco kaj solvo de taskoj, ligitaj al la liberigo de la internacia komerco.

IKĈ efektivigas sian agadon pere de ekspertaj komisionoj, sub-komitatoj kaj labor-grupoj, solvante la demandojn, gravajn de la vidpunto de la internacia komerca komunumo.

La konstante agantaj komisionoj kaj konsultaj grupoj, formitaj laŭ la industria principo, konsistanta el 16 membroj okupiĝas pri pretigo de politikaj deklaroj de IKĈ kaj ellaboro de unuigitaj normoj, kodaroj, reguloj kaj aliaj mekanismoj de komerco, rekonitaj en la tuta mondo. Inter la dokumentoj de IKĈ estas: "Incoterms" (Unuigitaj komercaj terminoj de IKĈ), "Unuigitaj reguloj kaj moroj por la dokumentaj akreditivoj" (UCP 500), "Arbitracia regularo de IKĈ", tipaj internaciaj kontraktoj kaj pluraj aliaj.

Dujare IKĈ okazigas internaciajn kongresojn, kiuj estas tutmondaj eventoj kaj en kie estas diskutataj internaciaj problemoj kiujn eventuale povas alfronti la entreprenoj kaj kompanioj en la proksima tempo. La kongresoj okazas en malsamaj landoj laŭ invito de la naciaj komitatoj de IKĈ.

Ĉe IKĈ funkcias Internacia Arbitracia Tribunalo, kreita en 1923.