International Ladies' Garment Workers' Union

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The International Ladies' Garment Workers' Union estis unu el la plej grandaj sindikatoj en Usono, unu el la unuaj usonaj sindikatoj kiu havis inan membraron, kaj ĝi ludis gravan rolon por la historio de la laboristoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. El ĝi poste naskiĝis aliaj branĉoj kaj nuntempe ĝi ekzistas post kuniĝo de du branĉoj.