Intimeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intimeco estas malsimpla ĉar ĝia signifo varias kaj inter diversaj personoj kaj trans tempo. En kelkaj rilatadoj, intimeco estas implikita kun koito kaj simpatio eble ligiĝas aŭ konfuziĝas kun amoraj sentoj. En aliaj rilatadoj, intimeco pli temas pri kunpartigitaj momentoj anstataŭ amoro. Ĉiukaze, intimeco estas ligita kun simpatio inter la rilatano.

Ĉi tio ne estas klara difino sed eĉ sen specifa difino, ŝajnas ke intimeco kaj sanaj rilatadoj estas interdependanta. Ja, intimeco estas baza ero de amikeco kaj unu el la fundamentoj de amo.

La ĉefaj formoj de intimeco estas emocia intimeco kaj korpa intimeco. Intelekta intimeco, familiareco kun la kulturo kaj interesoj de persono, estas komuna inter amikoj. Membroj de religiaj aŭ filozofiaj grupoj eble ankaŭ sentas "spiritan intimecon" pro ilia komuna kredaro.

Oni ankaŭ povas identigi intimecon kiel kono de iu per pli ol unu profundo, kono de multaj diversaj aspektoj de persono aŭ kiel tiu respondus en iaj situacioj, pro la multaj spertoj oni havis kun tiu. Intelekta intimeco, familiareco kun la kulturo kaj interesoj de persono, estas komuna inter amikoj. Membroj de religiaj aŭ filozofiaj grupoj eble ankaŭ sentas "spiritan intimecon" en ilia komunaro.