Intuiciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intuiciismo estas skolo (ismo) de matematiko, laŭ kiu pensado superas predikatan logikon. Intuiciistoj opinias, ke objektoj de matematiko estas konstruitaj kaj manipulitaj de la menso de la matematikisto pro tio, ke ne eblas defini la ecojn de matematikaj objektoj nur per predikata logiko.

Specife, intuiciistoj malakceptas la leĝon de neekzisto de tria eblo kiu permesas pruvi pozitivajn asertojn per kontraŭdiro-pruvo.

Tiu skolo estas, ja, matematika rigardo pri Dia ekzisteco (Dio povas sukcesi vidi senfinan aron tute, homo povas sukcesi vidi nur kelkajn erojn pri la aro).

Luitzen Brouwer estas la fondinto pri la skolo. Ekzistas unu versio de intuiciismo, fondita de Andrej Markov.

Vidu ankaŭ