Irving Stone
Irving STONE, realnome: Irving TENNENBAUM (naskiĝis la 14-an de julio, 1903 en Sanfrancisko, Kalifornio, mortis la 26-an de aŭgusto, 1989 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona verkisto.
Lia verkaro konsistas ĉefe el biografiaj romanoj, kiuj miksas historiajn faktojn kaj fikcion.
Listo de verkoj
- Lust for Life (biogr. romano pri Vincent van Gogh, 1933)
- Sailor on Horseback (biogr. romano pri Jack London)
- False Witness (romano, 1940)
- Clarence Darrow (biogr. romano pri Clarence Darrow, 1941)
- Love is Eternal (biogr. romano pri Abraham Lincoln, 1854)
- The Agony and the Extacy (biogr. romano pri Mikaelanĝelo, 1961)
- The Passions of the Mind (biogr. romano pri Sigmund Freud, 1971)
- The Greek Treasure (biogr. romano pri Sophia kaj Heinrich Schliemann, 1975)