Israela Landa Administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Israela Landa Administracio (angle Israel Land Administration (ILA), hebree מנהל מקרקעי ישראל) estas parto de la israela registaro, kiu respondecas pri manaĝado de 93 % de la lando en Israelo, kiu estas en Publika havaĵo. Tiuj landoj aŭ estas ŝtataj propraĵoj - apartenantaj al Juda Nacia Fondo (JNF) - aŭ apartenas al Israela Evoluiga Aŭtoritato. La ŝtatanoj (ĉefe israeliaj judaj civitanoj) rajtas "posedi" tiujn nemoveblaĵojn en Israelo per luado de rajtoj de ILA por periodo de 49 aŭ 98 jaroj. La administracio baziĝas je leĝoj pri lando en 1960 kaj regas je 5.750.000 akreoj.

La Administracio de la Israela Lando helpas teni landojn en juda mano kaj eĉ pligrandigi tion eĉ sur okupataj palestinaj teritorioj. Oni kriktikas tiun administracion, ĉar malebligas aŭ malfaciligas posedon de lando por palestinoj.

Estrado

La Israela Landa Konsilantaro difinas politikon de ILA. Ĝi konsistas el vic-ĉefministro, ministroj pri industrio, komerco, laboro kaj komunikado. La konsilio havas 22 membroj; 12 el la registaro kaj 10 el Jewish National Fund. La Ĝeneralan Direktoron de ILA nomumas la registaro.


Eksteraj ligiloj