István Finály

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FINÁLY István (fina:li) estis hungara inĝeniero naskita en Koloĵvaro la 6-an de majo 1876 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de februaro 1947.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Finály finis en la teknikuniversitato de Budapeŝto en 1898, poste li iĝis asistanto ĝis 1901 en la katedro de akvokonstruado. Poste per ŝtatstipendio li faris studvojaĝon en Germanio kaj Parizo. En jaroj 1903–1904 li laboris en la projektoficejo de profesoro O. Intze en Aachen. Inter 1905–15 li estis privatinĝeniero. En 1914 li iĝis doktoro pri teknikaj sciencoj. Li iĝis de 1917 ĉefinĝeniero de la Magyar Földgáz Rt., poste de 1929 de Rimamurányi-Salgótarjáni Vasmű Rt..

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vízierőművek kiegyenlítő aknáinak méretszámítása (Disszertáció, Bp., 1914);
  • Hegyvidéki vízierők gazdaságos kiépítéséről (Bp., 1915);
  • Hidrotechnika (I. rész. Hidrotechnikai előismeretek, 1. Hidrográfia. 2. Hidrometria. 3. Hidraulika. Bp., 1926–1928).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon.