Jafran

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jafran (arabe يفرن) estas urbo en nordokcidenta Libio, en distrikto Al Ĝabal Al Garbi. Antaŭ 2007, Jafran estis la administra sidejo de Distrikto Jafran. La urbo havas ĉ. 63000 loĝantojn, ĉefe berberojn (2007).

Ĝi situas en alto de ĉ. 700 metroj super la marnivelo. Oni povas viziti en la urbo antikvan moskeon, vilaĝon Al Ghala (4 km norde).