Jazdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en la malnova urbo de Jazdo

Jazdo (perse یزد), en pluraj eŭropaj lingvoj transskribita Yazd, estas unu el la plej malnovaj urboj de Irano kaj administra centro de la samnoma provinco Jazdo.

En la urbo vivas pli-malpli 505.000 homoj (stato 2006). La oaza urbo grandparte konstruita el argilaj brikoj ekzistas ekde la 3a jarmilo antaŭ Kristo. Jazdo situas 250 kilometrojn oriente de Isfahano.

la vendreda moskeo de Jazdo

Inter la partneraj urboj de Jazdo estas la urbo Jászberény en Hungario, kies unuaj enloĝantoj en la 13a jarcento post Kristo estis irandevenaj.

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.


Konataj civitanoj de la urbo

  • Mohamed Ĥatami, eksa irana prezidento
  • Moŝe Katsav, israela prezidento