Jeanne Marie Bouvier de la Motte Guyon
Jeanne Marie Bouvier de la Motte GUYON (ankaŭ konata kiel Sinjorino Guyon) (13-a de aprilo 1648 – 9-a de junio 1717) estis franca mistikulino kaj ĉefa priparolanto de kvietismo. Ŝia doktrino estis konsiderita hereza de Katolika Eklezio, kaj rezulte ŝi estis enprizonigita de 1695 al 1703.