John Michell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John Michell, naskita en 1724 en Nottinghamshire, mortinta ls 29-an de aprilo 1793 (laŭ iuj la 21-an de aprilo) en Thornhill, estis angla naturfilozofo kaj geologo. La precizaj loko kaj dato de lia naskiĝo estas nekonataj. Lia verkaro estas multflanka kaj ampleksas temojn el geologio, optiko kaj gravita fiziko. Li laboris kaj teorie kaj eksperimente.

Michell studis en Queens-kolegio en Cambridge, magistriĝis en 1752 kaj en 1761 akiris eklezian bakalaŭrecon (B. D.). Li estis distingulo de sia kolegio, en 1762 estis nomumita Woodward-a profesoro pri geologio kaj en 1767 paroĥestro en Thornhill. En 1760 la Reĝa Societo de Londono elektis lin societano.

En letero al Henry Cavendish Michell sugestis, ke gravito influas la iron de lumo, kaj ke sufiĉe masa objekto povus malhelpi la eskapon de lumo. Per tio li iniciatis la ideon de nigra truo.