John R. Bolton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John R. BOLTON, (n. 20-a de novembro, 1948, en Baltimoro (Marilando)) estas usona politika figuro kaj diplomato laŭ profesio.

Je la 7-a de marto, 2005, lin kandidatigis la usona prezidento George W. Bush por fariĝi la ambasadoro de Usono al UNo. Multaj membroj de la Usona Kongreso plendis aŭ esprimis dubojn pri tiu kandidatigo, kaj ĝis nun la kongreso, kiu devas aprobi ambasadorojn, rifuzis okazigi voĉdonadon pri li. La plendoj temis ĉefe pri diversaj kontraŭ-UNaj asertoj, kiujn Bolton publike eldiris (plej fifame, aserto ke "ne ekzistas" UNo).

Je la 1-a de aŭgusto, 2005, Prezidento Bush senaprobe - sed leĝe - ambasadorigis s-ron Bolton. Tiu "dumferia enpostenigo" validos ĝis la kunsidiĝo de nova sesio de la parlamento post la novjaro.

Je la 4-a de decembro, 2006 li abdikis kiel reprezentanto de Usono en UN.