José Carlos Reis de Magalhães

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José Carlos Reis de MAGALHÃES estis brazila ornitologo kaj bienulo. Li mortis je la 21-a de aŭgusto 2002.

Li multe laboris pri la observado kaj enklasigo de la brazila faŭno. En 1954 li kunfondis la brazilan asocion por la protekto de la vivmedio (Associação de Defesa do Meio Ambiente), kiu estas konsiderata kiel la unua brazila ne-registara asocio (NRA).

Kune kun Ivon Barbosa li produktis la sondiskon Brazila Birdsimfonio.