Jubilea jaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jubilea Jaro)

Jubilea jaro estas laŭ juda-kristana kredo speciala jaro por universala pardono de pekoj. Laŭ la biblia libro Levidoj, jubilea jaro supozeble okazas ĉiun 50-an jaron kaj ĝi principe kaŭzas liberigon de la sklavoj kaj kaptitoj, forviŝon de monŝuldoj kaj precipe okulfrapajn signojn de dia mizerikordo.

Jubilea tradicio en kristanismo datiĝas de la jaro 1300, kiam papo Bonifaco la 8-a anoncis, ke la venonta jaro estis aparte sankta. Jubileoj estis poste celebritaj ĉiun 25-an aŭ 50-an jaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]