Junkers Ju 87

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junkers Ju 87

La Junkers Ju 87 (Ŝtuka – el la germana Sturzkampfflugzeug) estis falbombada (falfluge bombarda) aviadilo, evoluigita en 1935 fare de la germanoj. Ĝi celis pli precizan atakon je la malamikaj tankoj. Oni produktis el ĝi ĝis 1944, 5700 ekzemplerojn.

Ĝi estis uzata ĉefe en la orienta kaj la mediteranea fronto (pro ties relativa malrapideco) kaj atingis precizecon kelkfoje je 80 % anstataŭ la kutima 6-7 %. Tion ĝi atingis per libera falego (ofet sen funkcianta motoro) kaj bombardado el proksimo.

Tipoj

1941
  • komence "B"
  • fortigita "D"
  • kontraŭtanka "G" kun du kanonpafiloj (37 mm)
  • kun deĵetebla plusa fuelujo "R"

teknikaj datenoj (Ju 87D)

  • Ekipo: 2
  • Motoro: Junkers Jumo 211J–1 (1420 ĈP)
  • Rapido: 420 km/h (en alto de 4120 m)
  • Kutima flugalto: 10500 m
  • Atingopovo: 760 km
  • Longo: 8,65 m
  • Enverguro: 9,87 m
  • Armiloj: 2 da 7,9 mm-aj MG 81 maŝinpafiloj, 2 da 7,9 mm-aj MG 17 maŝinpafiloj, maksimume 1800 kg da bomboj

Eksteraj ligiloj