Károly Grósz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GRÓSZ Károly [gro's ka'roj] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto, 1930 en Miskolc, mortis la 7-an de januaro 1996 en Gödöllő) estis Hungara komunista politikisto, ĉefministro de 1987-1988, ĝenerala sekretario de la hungara Komunista partio 1988-1989.

  • 1945-: ano de la Komunista partio (KP)
  • 1946-1948: presisto ĉe Borsodi Nyomda (Presejo Borŝodi)
  • 1948-1950: politika kunlaboranto
  • 1950-1954: profesia oficiro
  • 1954-1958: sekciestro de la agita propagando en la departemento Borsod-Abaúj-Zemplén
  • 1958-1959: komisiito ĉe gazeto Észak-Magyarország (Nord-Hungario)
  • 1961: kunlaboranto en la agitpropa sekcio de Centra Komitato (CK) de KP
  • 1962-1968: KP-komisiito ĉe la Hungara Televido kaj Radio
  • 1968-1973: agitpropa vic-sekciestro de la CK
  • 1973-1974: unua sekretario en departemento Fejér
  • 1974-1979: agitpropa sekciestro de la CK
  • 1979-1984: unua sekretario en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén
  • 1984-1987: unua sekretario en Budapeŝto
  • 1987-1988: ĉefministro
  • 1988-1989: ĝenerala sekretario de la hungara Komunista partio (MSZMP)
  • 1988-1990: parlamentano

Eksteraj ligiloj

greke biografio pri li en la retejo de la Hungara Socialista Partio Budapeŝto