Kapaŭskultiloj
Aspekto
Kapaŭskultiloj aŭ kapaŭdiloj estas paro de transduktiloj, kiuj ricevas elektran signalon el muzika aŭ sona ludilo aŭ ricevilo kaj uzas parolilojn proksime de la oreloj por konverti la signalon en aŭdeblajn sonondojn.
Oni uzas la aparaton ankaŭ por malebligo de aliro de bruego en la orelojn, do la aparato servas kiel ŝirmilo de aŭdkapablo, ekz. en bruega medio.
Ekzistas la jenaj specoj de aŭskultiloj:
- Kapaŭskultiloj fermitaj
- Kapaŭskultiloj malfermitaj
- Kapaŭskultiloj orelalkroĉaj
- Kapaŭskultiloj orelŝtopaj
La unuaj kapaŭskultiloj aperis en la merkato en 1910.