Karburilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de la karburilo

Karburilokarburatoro estas instalaĵo en la aŭtomobilo, kiu provizas la benzinmotorojn per miksaĵo de la aero kaj fuelo.

La karburilo havas la sekvajn partojn: fuelujo, stringoventilo, malplen-ira ajuto, ĉefa ajuto, gorĝo (mallarĝiga tubo) por direkti fluon de la aero, kaj akcela pumpilo.

La karburatoron inventis kaj patentigis en 1893 la hungaroj Donát Bánki kaj János Csonka.

Ĝi estis ĝenerale uzita ĝis la 1980-aj jaroj, kiam ŝanĝis ĝin la direkta injektado de la fuelo.