Uzanto:Karesema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karesema)

KARESEMA

En Esperanto, la adjektiva vorto tradukeblas al inklino de agoj karesaj aŭ eble iu kun delikataj gestoj por montri al iu sian amon, respekton ,admiron, amikecon ktp.


KARESEMA ankaŭ estas la kromnomo de iu populara kaj amikema esperantistino en Brazilo. Ŝi esperantistiĝis antaŭ 8 jaroj pli malpli kaj en la virtuala esperanta komunumo estas konata sub la kromnomo KARESEMA. Ŝi loĝas en Porto Alegre ĉefurbo de la ŝtato Suda Riogrando(RS)kaj Esperanto estas ŝia dua-lingvo. Ŝi ofte perskajpe okazigas voĉa-konferencon kaj preskaŭ ĉiutage faras mondiron uzante E-ton. La kromnomo Karesema en la esperanta-komunumo apartenas al S-ino Lúcia Marder, al kiu la kromnomo bonege taŭgas. Pri Karesema:

Propra Nomo: Lúcia 
Familia Nomo: Marder
Naskiĝdato : 19 /09 /55
Jaro de esperantistiĝo:1999
Signo: Virgo
Iu kvalito:Optimismo
Iu manio:Interreto
Iu revo: Vekiĝo en plibona mondo.
Iu loko: Esperantujo
Iu distro:Skajpo-Rendevuo
Iu espero: La merita rekono pri la utileco de Esperanto, kiel efika lingvo por monskala interkomunikiĝo.
Iu bedaŭro: Mi bedaŭras la perditan tempon sen Esperanto. 

Esperanto estas...io mistera. Lingvo simpla, tamen ne tiom facila kiom oni pensas. Lingvo pasia, utila kaj mirakla. Ĝi vere vekas en iu ajn homo,konscian senton de unueco.