Kasimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de urbo

Kasimov (ruse Касимов, tatare Qasím, historie Hankermen, Gorodec Mesĉorskij, Novij Nizovoj) estas rusia urbo en Rjazanja provinco, centro de Kasimovskij distrikto. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Oka ĉe enenfluo en ĝin de rivero Babenka (Бабенка).

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 61405.

La interurba telefona kodo estas 09131, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Vadimir-Suzdala Princo Jurij Dolgorukij fondis la urbon en 1152 jaro kiel citadelo kaj nomis ĝin Gorodec Mesĉorskij. En la jaro 1376 tatar-mongoloj neniigis la urbon, sed baldaŭ proksime aperis nova urbo Novij Nizovoj.

De 1471 jaro la urbo nomiĝas Kasim. En 1452-1681 jaroj Kasim estis centro de Kasima hanujo. Hano de Kasim estis subalternulo de moskva princo.

En 17-a jarcento la urbo havis tri partojn:

  • parto de kasimaj hanoj (Tatarskaja Sloboda kaj Starij Posad);
  • Jamskaja Sloboda estis estrita el Moskvo;
  • en aliaj partoj (inklude Marfina Sloboda) estris kasima vojevodo.

En 1910 jaro loĝantaro estis ĉ. 17 mil (2 mil tatarlingvanoj).

Dosiero:Shahgalimau.jpg
mauzoleo de Ŝaĥgali hano

Arkitekturaĵoj estas:

  • moskeo kun minareto (1467)
  • maŭzoleo de Ŝaĥgali (tatare Şahğäli) hano (1556)
  • maŭzoleo de Afgan Meĥammat (tatare Äfğan Möxämmäd) hano (1658)

Ligiloj

greke Paĝaro de la urbo en la rusa (informoj, mapoj, fotoj, forumo) greke Fotoj de la urbo