Katherine Paterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katherine Paterson (31an de oktobro, 1932) estas usona aŭtoro plej bone konata pro siaj porinfanaj noveloj. Pro kvar diversaj libroj publikigitaj el 1975 al 1980, ŝi ricevis du medalojn Newbery kaj du premiojn National Book (nacia libro). Ŝi estas unu el tri homoj kiuj ricevis la du ĉefajn internaciajn premiojn pro "lasta kontribuo al la porinfana literaturo", ŝi ricevis la dujaran premion Hans Christian Andersen pro verkado en 1998. Pro ŝia kariera kontribuo al "porinfana kaj porjunula literaturo en larĝa senco", ŝi ricevis la premion Astrid Lindgren el la Sveda Arta Konsilantaro en 2006, nome la plej alta premio en porinfana literaturo.