Kathryn Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bing kaj Kathryn Crosby en 1976

Kathryn GRANT (naskiĝis je la 25-a de novembro, 1933 en Houston, Teksaso kiel Olive Kathryn Grandstaff) estas usona aktorino kaj kantistino kiu ludis siajn plej memorindajn rolojn sub sia artistnomo Kathryn Grant. Ŝi fariĝis la dua edzino de Bing Crosby (kvankam ŝi estis 30 jaroj pli juna), kaj devis ŝanĝi sian nomon por la geedziĝo. Ŝi tute retiriĝis post sia edziniĝo en 1957, escepte de la ludado por "Mama Bear" kun sia edzo kaj infanoj en Goldilocks. Ekde la morto de Crosby en 1977, ŝi prenis kelkajn malgrandajn rolojn kaj la gvidadon en la 1996 Broadway muzikalo State Fair.

Kun Bill Crosby ŝi havas tri infanojn; Harry (1958), Mary (1959), kaj Nathaniel (1961).

Filmografio

  • 1953: So This Is Love
  • 1953: Arrowhead
  • 1954: Rear Window
  • 1957: Operation Mad Ball
  • 1958: The 7th Voyage of Sinbad
  • 1959: Anatomy of a Murder

Eksteraj ligiloj