Kayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kayes [kajes] estas urbo en okcidenta Malio kun 127.368 loĝantoj (censo de 2009) kaj ĉefurbo de la samnoma Regiono Kayes.

Kayes situas ĉe Senegal-rivero kaj estis ekde 1882 por kelkaj jaroj ĉefurbo de la kolonio Franca Sudano.

La urbo situas ĉe komenco de la fervoja linio Dakar–Niger, malfermita en la 20-a jarcento. Krom tio Kayes estas atingebla el Bamako per aviadilo, ĉ. 500 km pli fore.

Kayes estas ĝemelita kun la franca urbo Évry .

Eksteraj ligiloj