Kaŝslipeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaŝslipetosuflorslipeto estas kartona aŭ papera folieto kun notoj, kiun oni kaŝe uzas dum ekzameno, precipe dum la skriba testado.

Kelkaj lernantoj uzas anstataŭ papereto sian propran haŭton sur la manplato aŭ antaŭbrako.

Tia agado estas kompreneble malhonesta trompado, tre severe punata, se ĝi estas malkaŝita.

La lernanto trompas precipe sin mem, ĉar al li mankos scioj malgraŭ bonaj poentoj, kiujn li tiamaniere akiros.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]