Khnumhotep kaj Niankhkhnum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Khnumhotep kaj Niankhkhnum estis du egiptaj viroj en la antikva Egipto, dum la 5-a dinastio, dum regado de faraono Neusere (2400 a.K.). La du viroj laboris kiel manikuristoj de la faraono. Oni pentris ilin en la komuna tombo, ke ili ĉirkaŭbrakumas sin aŭ prenas reciproka la manon. El tio kelkaj scienculoj konkludis, ke ili estas la unua konata samseksama paro de la historio, aliaj scientistoj opinias, ke ili estis nur fratoj.

La tombon de Khnumhotep kaj Niankhkhnum malkovris la 12-an de novembro en 1964 la egiptologoj Ahmed Moussa kaj Mounir Basta, en la nekropolo de Sakaro.

Oni lokis en la komunaj bildoj Hnumhotep en loko, kie devas esti la virinoj. Hnumhotep staras malantaŭ Niankhkhnum, lin nutras la alia, li flartas lotusfloron. Kvankam en la tombo ankaŭ kuŝis restaĵoj de iliaj familianoj, la edzinoj estis apenaŭ bildigitaj. Aliaj bildaj figurigoj (pri la gepatroj, pri kanto pri la du diaj fratoj) fortigas la opinion, ke temis pri fratoj, kvankam en la teksto oni skribas pri niaj patroj kaj patrinoj. Eĉ la kanton pri la du fratoj kaj ilian nomon oni povas tiel klarigi, ke estis amrilato inter ili.