Khosrovidukht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Khosrovidukht
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj armena
Familio
Frat(in)o Q20510018
Okupo
Okupo poeto • komponistoverkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Khosrovidukht Goghtnatsi, konata ankaŭ kiel Xosroviduxt (armene Խոսրովիդուխտ, "filino de Ĥosrov") estis himnoverkisto kaj poeto kiu vivis dum la 8-a jarcento. Ŝi estas unu el la plej fruaj konataj virinaj muzikistoj.

Preskaŭ nenion oni scias pri ŝi, eĉ iuj fontoj lokigas ŝin en la 9-a jarcento. Ŝi estis filino de Ĥosrov, Senjoro de Goghtn, kiu estis murdita en la jaro 706. La frato de Khosrovidukht, Vahan Goghtnatsi estis forrabita de islamaj araboj, kondukita al Sirio kaj konvertigita al Islamo. Post multaj jaroj, jam liberigita, li revenis al Armenio. Tiam li abĵuris de la islama religio kaj rekonvertiĝis al Kristanismo. Pro tio li estis severe juĝata de la islamanoj, rekondukita al Sirio, kaj ekzekutita en la jaro 731.

Samtempe Khosrovidukht estis kondukita al la fortikaĵo Ani-Kamakh, nun konata kiel Kemah, kie ŝi loĝis izolite dum dudek jaroj. Laŭ raportoj, dum tiuj jaroj de izoliĝo, Khosrovidukht verkis kaj komponis  “šarakan”, aŭ kanonajn himnojn el kiuj nur konserviĝis unu titolita ”Mirinda por mi". En tiu verko ŝi honoras la memoron de sia murdita kristaniĝinta frato Vahan Goghtnatsi, laŭdata de ŝi pro lia amo al Jesuo Kristo. Kvankam la temo de la peco estas sekulara, ĝi estis sankciita de la Armena Eklezio por uzo en la preĝejaj servoj.

Khosrovidukht estas konsiderata elstara figuro en la armena socio kaj en ĝia Eklezio. Ŝi estas sanktulino en la Armena Apostola Eklezio kaj ŝia memorfesto estas la sabato post la kvina dimanĉo post Pentekosto. Khosrovidukht estas unu el la kvin virinoj, kune kun Sapfo, Sahakdukht, Kassia kaj Hildegard de Bingen, kiujn la historiistoj rekonas kiel virinajn komponistojn en la plej antikva historio de la muziko.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (12) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Thomson, Robert W. Dumbarton Kverkaj Paperoj, Vol. 43. (1989), pp. 125–226.
  • Fowden, Garth. La Revuo de Romaj Studoj, Vol. 84. (1994), pp. 146–170.
  • Arzruni, Şahan. "Xosroviduxt [Khosrovidukht] (fl. Frue 8a jarcento). Armena hymnographer kaj poeto". La Norton/Boska Vortaro de Virinaj Komponistoj. Julie Anne Sadie kaj Rhian Samuel, eds. Nov-Jorka Urbo; Londono: W. W. Norton & Firmao, 1995. P. 506.