Kirasvitro
Kirasvitro aŭ sekurecvitro estas kuglorezista vitro. La nocio estas ligite ĝenerale al specife dika kaj atakrezista vitro, kiu kontraŭstaras eĉ pafadon el manpafiloj.
La moderna termino por ĝi estas la sekurvitro. Tiu estas uzata por defendo de personoj kaj objektoj, ekz. ĉe bankaj giĉetoj, aŭtomobiloj.
Du tipoj de la sekurecvitro estas:
- unutavola sekurecvitro (ĉe tiu, la vitro rompas unuece kaj ne splitiĝas)
- plurtavola sekurecvitro (ĉe tiu, krom la vitro, la vitron kovras, kunligas folio, kiu tenas en unu la vitron ĉe atako)