Stacio Kirikiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kirikiri-Stacio)

Stacio Kirikiri (吉里吉里駅 [ki-ri-ki-ri-eki]) lokiĝas en Kirikiriĉo en la urbeto Ocuĉi en la Distrikto Kamihej en Gubernio Iŭate, estas sur Linio Jamada de Orient-Japania Fervoja Kompanio.

La stacio estas senhoma stacio, la stacion mastrumas staciestro de Kamaiŝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirikiriĝin[redakti | redakti fonton]

En 1981, la japana esperantisto Inoŭe Hisaŝi verkis romanon Kirikiriĝin, kaj ĝi iĝis furorlibro. Dum la furoro, ŝatantoj vizitis la distrikton Kirikiri kaj la stacion, ĉar oni supozis, ke la nomo Kirikiri devenas el la distrikto Kirikiri.

Karesnomo[redakti | redakti fonton]

La stacio havas esperantan karesnomon Reĝolando, supoze ĝi devenas el la "Reĝlando Kirikiri", kiu aperis en la romano "Kirikiriĝin".