Kirko Sankta Stefano (Bad Langensalza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La surmonteta Stefano-kirko en Bad Langensalza.
Orgeno kaj plafono el ligno.

La Kirko Sankta Stefano (germane: StephanikircheBergkirche) estas la plej malnova de la du evangeliaj paroĥaj preĝejoj en Bad Langensalza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mencias la ĉeeston de preĝejo dokumento de 1196, kie duko Heinrich von Sachsen donacis la grundon kaj la patrocinion de la kirko al la ne tro malproksima benediktana abatej de Homburg an der Unstrut, 1 km sude deThamsbrück (hodiaŭ urboparto de Bad Langensalza). Super la portalo suda de la kirko memoras la enĉizita jaro 1394 la komencon de ampleksaj konstrulaboroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kirko el loka travertino estas ebene tegmentita kolonobaziliko kun ses volboj, pliangula altarejo kaj turo sudueste. La suda fasado en la direkto de la urbo aranĝitis tre dekoracie. De 1472 ĝis la sekularigo de 1540 havis la sidejon en tiu ĉi kirko la aŭgustenana konvento Sanktaj Petro kaj Paŭlo (kanonikoj aŭgustenanaj) el Oberdorla. En la kuro de la 16-a jarcento ricevis la meza navo superajn fenestrojn; en 1753 la ornamaĵoj de la fenestroj forigitis kaj la vitraloj de la ĥorejo pligrandigitis. La ŝtona turospajro pro kaduko malkonstruitis en 1835 kaj anstataŭigitis per ligna konstruaĵo kun ardeza tegmento en 1860. Ekde la restaŭradlaboroj de post 2008 la suda turoparto havas denove la historian ciferoplakedon kaj sunhorloĝon. La lasta novaranĝo de la interno estis de 1893. Vidindaj malnovaj partoj estas interne la altaro kun ŝtona tablo de 1684/85, la altara bildo de 1631, romanika baptopelvo kaj ambono de 1590 kun tripartita baldakeno. Dum la solena inaŭguro de la protestantigita kirko en la 1558-a jaro aperis unuafoje ankaŭ la ĝis nun konservita granda kasona plafono el ligno. Ĉirkaŭ 50 tomboslaboj el la 14-a ĝis la 18-a jarcentoj troviĝas sur la planko de la kirko. La orgenon sur la uesta galerio faris en 1884/85 la loka firmao Petersilie. Por vizitantoj ofertatas specialaj rondgvidadoj. Koncertoj kaj ekspozicioj en la preĝejo estas fiksitaj partoj de la kultura vivo de la urbo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 24-25

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la kirko sur la urba porturista retpaĝaro.