Teatro Kiss Stúdió

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kiss Stúdió Színház)

Kiss Stúdió Színház (kiŝ ŝtudio sinhaz) (KSSz) estas teatro en hungara lingvo en Oradea.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kiss Stúdió Színház estis fondita en marto 1994. Ĝi estas la unusola konstante funkcianta hungarlingva privatteatro en Transilvanujo, kiu ricevas nenian ŝtatan subtenon. Ĝia subtenanto estas la fonduso Kiss Stúdió Alapítvány, kiu per helpo de konkursoj funkciigas la teatron. La teatro ne havas proprajn aktorojn, ili ludas en teatrejo laŭ invito. En 2007 ĝi ricevis Premion Magyar Örökség.

Gvidantaro de teatro[redakti | redakti fonton]

Direktoro de KSSz estas Ildikó Kiss Törék- aktorino, la fondanto de la teatro; la artgvidanto de KSSz estas Vilmos Varga- aktoro, reĝisoro, fondanto de teatro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]