Kjerag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KjeragKiragg estas roka altebenaĵo en norvega komunumo Forsand, (Rogaland-Fylke) ĉe Lyse-fjordo.

Kjeragbolten

La plej alta punkto de la altaĵo estas ĉ. 1110 m super marnivelo. En la okcidenta parto de ebenaĵo situas Kjeragbolten (vidu la foton), ĉ. 5 m³ granda rokego, kiu feste sidas en roka fendego en ĉ. 1.000 m super la Lyse-fjordo.

Kjerag estas - krom Preikestolen - unu el plej konataj kaj ŝatataj turismaj celoj de la regiono kaj ŝatata elirpunkto de la BASE-saltistoj.

En la preskaŭ 1.000 metrojn alta norda muro ekzistas pluraj migraj itineroj, kiuj komenciĝas ĉe la restoracio Øygardstølen, 640 m super Lysebotn. De tie iras vojo en 2,5 horoj tra parte malfacila areo al Kjerag. La sekuran migradon certigas kelkfoje feraj ŝtupoj.

Lago survoje al Kjeragbolten